4.2 Proceduroj

Krom tiuj primitivoj, vi povas difini viajn proprajn komandojn. Oni nomas ilin proceduroj. La procedurojn oni komencas difini per helpo de la vorto por kaj oni finas difini per la vorto fino. Oni uzas la proceduran redaktilon internan je XLOGO por tajpi ilin. Jen malgrandan ekzemplon:

 
por kvadrato  
ripetu 4 [antaŭen 100 dekstren 90]  
fino  

Ankaŭ tiaj proceduroj rajtas akcepti argumentojn. Por tio, oni uzas variablojn. Variablo estas vorto al kiu oni povas rilatigi valoron. Jen tre simpla ekzemplo:

 
por tuto :a :b  
skribu sum :a :b  
fino  
 
tuto 2 3 -----> 5