4.1 Komandoj kaj interpretado

Programlingvo LOGO konsistas el internaj komandoj: tiajn komandojn oni nomas primitivoj. Ĉiu primitivo atendas iun nombron de parametroj nomataj argumentoj. Por ekzemplo, la primitivo ev kiu ebligas viŝi l’ ekranon prenas nul argumenton, dum la primitivo sum atendas du argumentojn: sum 2 3 skribos 5 redone.

Estas tri specoj de argumentoj en LOGO:

Rimarku: La nombroj estas traktataj jen kiel nombraj valoroj, jen kiel vortoj. Ekzemple: skribu unuan 12 redonas 1. Iuj primitivoj akceptas ĝeneralan formon, tio estas, ili povas ricevi nedifinitan nombron de argumentoj. Jen la listo de tiuj primitivoj:

skribu sumon produton aŭ




kaj liston frazon vorton

Por sciigi l’ interpretilon ke oni uzos ilin sub ilia ĝeneralan formon, oni tajpu la komandon inter rondaj krampoj; jen kelkaj ekzemploj:

skribu (sumon 1 2 3 4 5)  
15  
 
(list [a b] 1 [c d])  
Kiel uzi [[a b] 1 [c d]]?  
 
se (kaj 1=1 2=2 8=5+3) [an 100 dn 90]