4.3 La speciala signo «\»

La signo «\» (maloblikva streko) ebligas krei vortojn enhavantajn spacojn aŭ enhavantajn linisalton. «\n» enmetas linisalton kaj «\␣» enmetas spacon en vorton. Ekzemple:

skribu "xlogo\ xlogo  
xlogo xlogo  
skribu "xlogo\nxlogo  
xlogo  
xlogo

Tial por skribi signon «\» oni tajpu ĝin duoble: «\\».

Same, la signoj «( ) [ ] # » estas limiloj de la lingvo Logo kiuj ne povas esti uzataj en vortoj. Oni povos enmeti ilin per aldoni signon «\» antaŭe.

Ĉiu signo «\» sola estos ignorita. Tio tre gravas specife por administri dosierojn.

Por establi la aktualan dosierujon je C:\Miaj dokumentoj, necesos tajpi:

dosierujon_provizu "c:\\Miaj\ dokumentoj

Rimarku l’ uzadon de «\␣» por indiki la spacon inter «Miaj» kaj «dokumentoj». Se aliflanke, vi ne metas la duoblan maloblikvan strekon, la vojo difinitas estos tiam c:Miaj dokumentoj kaj la interpretilo skribos erarmesaĝon.