8.2 En tekstejo

8.2.1 Unua ekzemplo

La primitivo skribu, s ebligas skribi tekston en la tekstareon. Ĝi atendas kiel argumenton jen liston, jen vorton. Ekz.: s "saluton s [Mi skribas kion mi volas]. (Ne forgesu la citilon " kiam oni volas skribi nur vorton.)

por ekz3 :n  
skribu :n  
ekz3 :n+1  
fino

Rulu la komandon ekz3 0, poste haltigu per butono STOP. Faru la ŝanĝojn necesajn en tiu programo por ke la numeroj aperu duope.

Nun mi volas skribi ĉiun nombron pli grandan ol 100 kiu estas en la multipliktabelo de la kvino. Sufiĉas do modifi la programon jene:

por ekz3 :n  
skribu :n  
ekz3 :n+5  
fino

kaj ruli: ekz3 100

8.2.2 Realigi eliran provon

Tajpu la jenajn komandojn:
se 2+1=3 [skribu [tio estas vera]]
se 2+1=4 [skribu [tio estas vera]] [skribu [la kalkulo estas malvera]]
se 2+5=7 [s "vera] [s "malvera]

Se vi ankoraŭ ne komprenas la sintakson de la primitivo se, adresiĝu al la referenca gvidlibro XLOGO.

por ekz3 :n  
se :n=100 [haltu]  
skribu :n  
ekz3 :n+1  
fino

Rulu la komandon ekz3 0

Faru la ŝanĝojn necesajn en tiu programo por aperigi la nombrojn kuŝantaj inter 55 kaj 350 kiu estas en la multipliktabelo de la dek-unuo.