8.1 En desegnejo

8.1.1 Unua ekzemplo

por ekz1  
dn 1  
ekz1  
fino

Tiu proceduro estas rekursiva ĉar la proceduro ekz1 estas vokata je la lasta linio. Dum la rulado, oni konstatas ke la testudo ne ĉesas turniĝi. Por haltigi la programon, oni nepre premu la butonon STOP.

8.1.2 Dua ekzemplo

Antaŭ ĉio, jen tri novaj primitivoj:

por ekz2  
an 200 gum atendu 60  
man 200 desegne dn 6  
ekz2  
fino

Nur restas ruli tiun programon. Je ĉiu sekundo la sama motivo rekomenciĝas kaj la programo ŝajnigas sekundhorloĝon!