A.15 Administri la tempon

XLOGO havas plurajn primitivojn ebligantajn koni la horon, la daton aŭ ankaŭ administri nombradojn (utilaj por ripetu taskon laŭ fiksitaj intervaloj).

atnd, atendu n


Haltu la programon kaj do la testudon dum n 60onoj de sekundo.

tmpko, tempokomencon n


Komencu nombri n sekundojn. Oni povas scii ĉu la nombrado estas finita per la primitivo tmpfi.

tmpfi, tempofine?


Donu "vera se neniu nombrado estas aktiva. Donu "malvera se la nambrado ne estas finita.

daton


Redonu liston konsistantan el tri entjeroj prezentantaj la daton. La unuo indikas la tagon. La dua la monaton. La tria la jaron. =⇒ [tago monato jaro]

horon


Donu liston kun tri entjeroj prozentantaj la horon. La unua prezentas la horojn, la dua la minutojn kaj la lasta la sekundojn. =⇒ [horo minuto sekundo]

tmp, tempon


Donu la tempon pasintan de post la starto de XLOGO. Tiu tempo estas esprimata en sekundoj.

Jen malgranda proceduro ekzemplo:

por horloĝo  
# afiŝu la horon en formo cifera  
# (ĝisdatigu l’ afiŝadon je ĉiu 5 sekundoj)  
se tmpfi  
  [ev  
   tiparon\_provizu 75  
   tdk  
   provizu "hor horon  
   provizu "h unuan :hor  
   provizu "m er 2 :hor  
   # afiŝi je du ciferoj la minutojn (oni aldonas la 0)  
   se :m-10 < 0 [p "m vort 0 :m]  
   p "s lastan :hor  
   # afiŝi je du ciferoj la sekundojn  
   se :s-10 < 0 [p "s vort 0 :s]  
   etikedu vort vort vort vort :h ": :m ": :s  
   tmpko 5]  
horloĝo  
fino