A.12 Ludi muzikon

sekvencon, sek listo1


Metu en memoron la muzikan sinsekvon lokita en la listo. Por lerni pri muzikaj sinsekvoj, rigardu l’ instrukciojn post la tabelo.

muziku


Ludu la sinsekvon nun metitan en memoron.

instrumenton, instr


Donu la numeron koncernan al l’ instrumento nun elektita.

instrumenton_provizu, instrp n


Elekti l’ instrumenton kun numero n. Vi povas rigardi la liston de instrumentoj haveblaj en menu’ Agordaj iloj - Preferoj - Langeto sono (se ne estas problemoj detekti l’ interfacon MIDI).

sekvencindekson, sekvind


Donu kie estas lokita la kursoro en la nuna sinsekvo.

sekvencindekson_provizu, sekvindp n


Movu la kursoron al la n-an takton en la muzika sinsekvo nun en memoro.

sekvencon_viŝu, sekvv


Forviŝu la sinsekvon nun en memoro.

Por ludi muzikon, necesas antaŭe meti la deziratan komponaĵon en ĉi tie tiel nomatan muzikan sinsekvon. Kreu la sinsekvon per la komando sek sekvencon. Jen kelkaj reguloj observendaj por taŭge skribi muzikan sinsekvon:

do re mi fa sol la si: indikas la kutimajn notojn de la unua oktavo (C D E F G A B).

Por fari diesan D (re-tono), tajpu re +

Por fari bemolan D, tajpu re -

Se oni volas ŝanĝi la oktavon, uzu la simbolon “:” sekvatan de “+” aŭ “-”. Por ekzemplo, post tajpi :++, ĉiu noto ludota estos plialtigita je du oktavoj (estas du “+”).

La notojn oni ludos apriore dum daŭro de unu kvaronnoton. Se oni volas ŝanĝi la daŭron de kelkaj notoj, tion indiku per nombro indikantan la deziratan daŭron. Por tajpi kelkajn okonnotojn (12 kvaronnoto), tajpu sek [0.5 sol la si].

Bona ekzemplo valoras pli ol mil klarigoj:


PIC


por tabako  
# Metu en memoron la partituron  
sekvenco [0.5 sol la si sol 1 la 0.5 la si 1 :+ do do :- si si 0.5 sol la si sol  
          1 la 0.5 la si 1 :+ do re 2 :- sol ]  
sekvenco [:+ 1 re 0.5 re do 1 :- si 0.5 la si 1 :+ do re 2 :- la ]  
sekvenco [:+ 1 re 0.5 re do 1 :- si 0.5 la si 1 :+ do re 2 :- la ]  
sekvenco [0.5 sol la si sol 1 la 0.5 la si 1 :+ do do :- si si 0.5 sol la si sol  
          1 la 0.5 la si 1 :+ do re 2 :- sol ]  
fino

Por ruli la muzikon, nur restas tajpi: tabak muziku.

Jen nun interesa aplikado de la primitivo sekvindp. Tajpu la komandojn:

sekvv       # Forviŝu la sinsekvon nun en memoro  
tabako      # Reŝargu la antaŭan muzikon  
sekvindp 2  # Remetu la kursoron je la nivelo de la unua nigra "la" de la dua mezuro  
tabako      # Reŝargu la saman sinsekvon sed prokrastita je du taktoj  
muziku      # Grandioza kanono!

Vi povas ankaŭ ŝanĝi l’ instrumenton, jen per la komando instrp, jen en la menu’ Agordaj iloj – Preferoj – Langeto Sono. Vi trovos la liston de ĉiu havebla instrumento kun ĝia numero (eble en la angla, sed tio ebligas idei; ĉe mi, 411 haveblaj instrumentoj!).