A.10 Instrukcioj por saltoj

XLOGO havas tri instrukciojn por salto: haltu, ĉion_haltu kaj sendu.

haltu


haltu povas havi du efikojn: Se ĝi estas en buklo ripetu dum, tiam oni eliras el la buklo. Se ĝi estas en proceduro, oni eliras tuj el la proceduro.

ĉion_haltu


ĉion_haltu haltigas definitive la ruladon de ĉiu kuranta proceduro.

sendu, snd arg1


sendu ebligas eliri el proceduro redonante la valoron arg1.