8.4 Rekursiveco pri vortoj

Priserĉu la liston de primitivoj je p.§ por kompreni la rolon de la primitivoj vort, lastan, kaj senlastan.

Jen rekursiva proceduro kiu ebligas renversi l’ ordon de la literoj de vorto.

por renversuv :v  
se malplena? :v [sendu "]  
sendu vorton lastan :v renversuv senlastan :v  
fino  
 
skribu renversuv "abcĉde  
edĉcba

Oni diras ke vort’ estas palindromo se oni povas legi ĝin je ambaŭ direktoj (ekzemploj: ama, radar’, onano...).

# testu ĉu la vorto :v estas palindromo  
por palindromo :m  
se  :m = renversuv :m [sendu vera] [sendu malvera]  
fino

Kaj finfine jen mojosa programeto (dankon Olivier SC):

por palin :n  
se palindromo :n [skribu :n haltu]  
skribu (list :n "PLUS renversuv :n "EGALAS sumon :n renversuv :n)  
palin :n + renversuv :n  
fino  
 
palin 78  
78 PLUS 87 EGALAS 165  
165 PLUS 561 EGALAS 726  
726 PLUS 627 EGALAS 1353  
1353 PLUS 3531 EGALAS 4884  
4884