1.1 Agordado de XLOGO

1.1.1 Medio GNU/Linukso

En Ubuntu 8.04:

  1. Por instali JAVA:
  2. Por malfermi la dosieron xlogo.jar per duobla klako:
  3. Asociigu la dosiertipon lgo al XLOGO:

Rimarku: XLOGO estas enhavita en la distribuo OpenSuse.

1.1.2 Medio Windows

Komence, se vi duobleklakas sur la ikono de XLOGO, la programo devas starti. Se ĝi okazas, iru al la sekva paragrafo. Se ne, la kaŭzo estas ke alia programo okupiĝas pri la dosierojn de tipo «jar» (ofte, malkunpremaj programoj, kiel WinZip kaj aliaj).

Jen kiel asociigi la programon «java» al la dosieroj de tipo «jar». (Kelkaj vojoj povas esti malsamaj, laŭ ke vi posedas Vindozo 98, 2000, XP...)

  1. Starto –> Parametroj —> Elekto de dosieroj...
  2. Klaku poste sur la tabo «Dosiertipoj» (la 3a).
  3. Serĉu en la listo la elektaĵojn rilatajn al dosieroj JAR (Dosieroj JAR, Ruldosieroj JAR, Arĥivo JAR...)
  4. Elektu tiun dosiertipon kaj klaku sur «Modifi...»
  5. Nova fenestro aperas, tiam elektu «Modifi... »
  6. Elekt tiam «Traserĉi...»
  7. Necesas indiki la vojon al javaw.exe, ekzemple

    c:\Program Files\java\j2re1.4.1\bin\javaw.exe

  8. Tion farinte, aperas en la kampo Aplikaĵo uzata por efektivigi la agon:

    c:\Program Files\java\j2re1.4.1\bin\javaw.exe

    Necesas tiam aldoni ĉe la fino:

    "c:\Program Files\java\j2re1.4.1\bin\javaw.exe" -jar "%1" %*

    (Rimarku ke necesas spaceto je ĉiu flanko de -jar)

  9. Poste, nur fermu ĉiun fenestron kaj poste duobleklaku sur la ikono de XLOGO.

Se tio ne ĉiam funkcias, estas dua eblo: Vi malfermu konsolon MSDOS (Starto –> Programoj -–> Komandoj MSDOS aŭ Starto –> Programoj –> Iloj –> Invito MSDOS); poste tajpu la ordonon jenan:

java -jar la_vojo_kie_troviĝas_la_dosiero

Por ekzemplo: java -jar c:\xlogo\xlogo.jar

Se tio enuas vin, sisteme devi tajpi tiun ordonon, tajpu tion en teksta dosiero kaj konservu ĝin ekzemple sub la nomo xlogo.bat. Nur restas duobleklaki sur xlogo.bat por startigi XLOGOn.

Asociigi la dosierojn de tipo lgo kun XLOGO

Mi ne atingis agordi tion en Vista. (Sed mi ne tre serĉis... Rimarku, amatoroj! Dankon pro komuniki al mi la solvon.)

Principe, la dosieroj de tipo .lgo ne estas rekonataj de via komputilo; kiam vi duobleklakas ilin, dialogskatolo aperas por demandi al vi kiun aplikaĵon oni uzu por malfermi la dosieron.