Ĉapitro 7

La variabloj

Nivelo: komencanto

Kelkafoje, oni deziras grafiki figuron je malsamaj skaloj. Por ekzemplo, se oni dezirus desegni kvadraton de latero 100, kvadraton de latero 200 kaj kvadraton de latero 50, oni difinus tri malsamajn procedurojn rilatajn al ĉiu kvadrato.

 por kvadrato1
 ripetu 4 [an 100 dn 90]
 fino
 por kvadrato2
 ripetu 4 [an 200 dn 90]
 fino
 por kvadrato3
 ripetu 4 [an 50 dn 90]
 fino

Oni rimarkas tuj ke estus pli simple, difini solan proceduron al kiu oni dirus la ĝustan longon de la latero desegnota. Ekzemple, kvadrato 200 grafikus la kvadraton de latero 200, kvadrato 100 grafikus la kvadraton je latero 100, ktp. Ja tion ebligos la variabloj.



 7.1 Uzekzemploj

 7.2 Grafiki ortangulon je longo kaj larĝo difinitaj

 7.3 Grafiki formon je malsamaj ampleksoj

 7.4 Ekzerco: