7.2 Grafiki ortangulon je longo kaj larĝo difinitaj

Oni difinos ĉi tie proceduron nomatan ort kiu dependu je du variabloj reprezentantaj la du dimensiojn de ortangulo. ort 200 100 grafikos ortangulon je alto 200 kaj larĝo 100.

 por ort :lo :la
 ripetu 2 [an :lo dn 90 an :la dn 90]
 fino

Faru provojn:

 ort 200 100 ort 100 300 ort 50 150 ort 1 20 ort 100 2

Kompreneble, se vi donas nur unu argumenton al la proceduro ort, l’ interpretilo signalos per erarmesaĝo ke la proceduro atendas alian argumenton.