A.15 Administri la tempon

XLOGO havas plurajn primitivojn ebligantajn koni la horon, la daton aŭ ankaŭ administri nombradojn (utilaj por ripetu taskon laŭ fiksitaj intervaloj).

atnd, atendu n



Haltu la programon kaj do la testudon dum n 60onoj de sekundo.

tmpko, tempokomencon n



Komencu nombri n sekundojn. Oni povas scii ĉu la nombrado estas finita per la primitivo tmpfi.

tmpfi, tempofine?



Donu "vera se neniu nombrado estas aktiva. Donu "malvera se la nambrado ne estas finita.

daton



Redonu liston konsistantan el tri entjeroj prezentantaj la daton. La unuo indikas la tagon. La dua la monaton. La tria la jaron. ⇒ [tago monato jaro]

horon



Donu liston kun tri entjeroj prozentantaj la horon. La unua prezentas la horojn, la dua la minutojn kaj la lasta la sekundojn. ⇒ [horo minuto sekundo]

tmp, tempon



Donu la tempon pasintan de post la starto de XLOGO. Tiu tempo estas esprimata en sekundoj.

Jen malgranda proceduro ekzemplo:

 por horloĝo
 # afiŝu la horon en formo cifera
 # (ĝisdatigu l’ afiŝadon je ĉiu 5 sekundoj)
 se tmpfi
   [ev
    tiparon\_provizu 75
    tdk
    provizu "hor horon
    provizu "h unuan :hor
    provizu "m er 2 :hor
    # afiŝi je du ciferoj la minutojn (oni aldonas la 0)
    se :m-10 < 0 [p "m vort 0 :m]
    p "s lastan :hor
                                                                                                  
                                                                                                  
    # afiŝi je du ciferoj la sekundojn
    se :s-10 < 0 [p "s vort 0 :s]
    etikedu vort vort vort vort :h ": :m ": :s
    tmpko 5]
 horloĝo
 fino