A.11 La plurtestuda moduso

Eblas direkti sur l’ ekrano plurajn testudojn samtempe. Apriore, kiam oni ekrulas XLOGO, nur unu testudo estas aktiva. Ĝia identiga numero estas 0. Por “krei” novan testudon sur l’ ekrano, uzu la primitivon tdptestudon_provizu sekvata de la numero de la testudo dezirata. Por malebligi tohuvabohuon sur la desegnejo, la nova testudo estos kreita je l’ origino, tio estas, je koordenatoj (0;0) kaj ĝi estos nevidebla, tio estas ke necesos uzi la komandon tdm por aperigi ĝin. Sekve tiu nova testudo obeas l’ ordonojn klasikajn ĝis oni ŝanĝos la testudon per l’ ordono testudon_provizu. La maksimuma nombro de testudoj haveblaj estas agordebla en Agordaj iloj - Preferoj - Langeto elektebloj.

Jen la listo de primitivoj koncernantaj la plurtestudan moduson:

testudon_provizu, tdp n



Faru ke la aktiva testudo estu tiu kun numero n. Apriore, la unua aktiva testudo post ekruli XLOGO havas la numeron 0.

testudon, td



Donu la numeron de la nun uzata testudo.

testudojn, tdj



Donu liston konsistantan el ĉiu numero de la testudoj nun uzataj.

testudon_buĉu, tdb n



Forigu de l’ ekrano la testudon kun numero n.

tdkiomp, testudkiomon_provizu n



Agordu la maksimuman nombron de testudo sur l’ ekrano en plurtestuda moduso.

tdkiom, testudkiomon



Donu la maksimuman nombron de testudoj sur l’ ekrano en plurtestuda moduso.