A.10 Instrukcioj por saltoj

XLOGO havas tri instrukciojn por salto: haltu, ĉion_haltu kaj sendu.

haltu



haltu povas havi du efikojn: Se ĝi estas en buklo ripetudum, tiam oni eliras el la buklo. Se ĝi estas en proceduro, oni eliras tuj el la proceduro.

ĉion_haltu



ĉion_haltu haltigas definitive la ruladon de ĉiu kuranta proceduro.

sendu, snd arg1



sendu ebligas eliri el proceduro redonante la valoron arg1.