A.8 Administri dosierojn

bildon_ŝargu, bild vor1



Ŝargu la bildodosieron vor1. Ĝia supra maldekstra angulo estos lokita tie kie estas la testudo. La formatoj subtenataj estas PNG (png) kaj JPEG (jpg).

La vojo indikita estu relativa rilate al la nuna dosierujo. Ekz.: bild "testudo.jpg]

katalago, ktlg



Listu la enhavon de la apriora dosierujo. (Responda al la komando ls por Linukso aŭ dir por FreeDOS).

dosierujon_provizu, regp vor1



Faru ke la nuna dosierujo estu tiu indikata de la vojo vor1.

celu_dosieron, cd vor1



Ĝi ebligas elekti la nunan dosierujon. La voj’ estu relativa rilate al la ankoraŭa nuna dosierujo. Oni povas uzi la notacion «..» por celi la patran dosierujon.

dosierujon, dos



Donu la nunan dosierujon. Apriore, ĝia valor’ estas la uzula hejma dosierujo, tio estas /home/via_login por la gnulinuksuloj, C:\WINDOWS por aliaj.

konservu, ksrv vor1 listo2



Ekzemplo pli bone klarigas tion:

konservu "provo.lgo [proc1 proc2 proc3] konservas en la dosieron provo.lgo de la nuna dosierujo la procedurojn proc1, proc2 kaj proc3. Se la finaĵo .lgo forestas, ĝin aldonas oni apriore. La vorto indikas relativan vojon rilate al la nuna dosierujo. Tiu komando ne funkcias per absoluta vojo.

paĝon_registru vor1



paĝon_registru "provo.lgo konservas en la dosieron provo.lgo de la nuna dosierujo ĉiujn procedurojn nun difinitajn. Se la finaĵo .lgo forestas, oni aldonas ĝin apriore. La vorto indikas relativan vojon rilate al la nuna dosierujo. Tiu komando ne funkcias per absoluta vojo.

eldonu arg1



Malfermu en la redaktilo ĉiun proceduron kies nomo estas indikita en la listo arg1 aŭ la vorto arg1.

ĉion_eldonu



Malfermu en la redaktilo ĉiun proceduron nun difinitajn.

ramenu vor1



Malfermu kaj interpretu la dosieron vor1. Por ekzemplo, por forviŝi ĉiun proceduron difinitan kaj ŝargi la dosieron provo.lgo, skribu: nv progcit ramenu "provo.lgo. La vorto indikas relativan vojon rilate al la nuna dosierujo. Tiu komando ne funkcias per absoluta vojo.

flukson_malfermu, flumf id dosiero



Kiam oni volas legi el aŭ skribi al dosiero, necesas antaŭe malfermi fluon al tiu dosiero. L’ argumento dosiero estu la nom’ de la koncerna dosiero. Oni uzu vorton por indiki la nomon de la dosier’ en la nuna dosierujo. L’ argumento id estas la numero kiun oni donu al tiu fluo por povi identigi ĝin.

flulist, fluksliston



Donu la liston de la malfermitaj fluoj kun iliaj identigiloj.

flulinleg, flukslinion_legu id



Malfermu la fluon kies identigilo estas la numero id, poste legu linion en tiu dosiero.

flulitleg, fluksliteron_legu id



Malfermu la fluon kies identigila numero estas tiu pasigita kiel argumento, poste legu signon (literon) en tiu dosiero. Tiu primitivo redonas nombron reprezentas la valoron de la signo (simile al litleg).

flulins, flukslinion_skribu id listo2



Skribu la tekstan linion enhavatan en la listo je la komenco de la dosiero indikita de la identigilo id. Atentu, la skribado ne estas efektiva ĝis oni fermos la fluon per la primitivo fluf.

flulinald, flukslinion_aldonu id listo2



Skribu la tekstan linion enhavatan en la listo ĉe la finon de la dosiero indikita de l’ identigilo id. Atentu, la skribado ne estas efektiva ĝis oni fermos la fluon per la primitivon fluf.

fluf, flukson_fermu id



Fermu la fluon kies identigila numero estas tiu pasigita en argumento.

flufin?, fluksfine? id



Redonu "vera se oni alvenis al la dosierfino. Redonu "malvera se ne.

Jen ekzemplo uzi primitivojn ebligantajn legi kaj skribi en dosiero. Ĝi estas prezentota por arĥitekturo Vindoza. Alispecaj uzuloj adaptu l’ ekzemplon.

La celo estas krei la dosieron c:\ekzemplo enhavantan la tri liniojn:

ABCDEFGHIJKLMNOPQRSTUVWXYZ

abcdefghijklmnopqrstuvwxyz

0123456789

 # Malfermu fluon al dezirata dosiero.  Al ĝi rilatigu la numeron 2
 dosierujon_provizu "c:\\
 fluml 2 "ekzemplo
 # Skribu la deziratajn liniojn
 flulins 2 [ABCDEFGHIJKLMNOPQRSTUVWXYZ]
 flulins 2 [abcdefghijklmnopqrstuvwxyz]
 flulins 2 [0123456789]
 # Fermu la fluon por fini skribi
 fluf 2

Nun oni povas konstati ĉu la skribado funkciis:

 # Malfermu fluon al la dosiero legota.  Tiu fluo rilatos al la numero 0
 flumf 0 "c:\\ekzemplo
 # Legu la liniojn de la dosiero sinsekve
 s flulinleg 0
 s flulinleg 0
 s flulinleg 0
 # Fermu la fluon
 fluf 0

Se oni deziras nun aldoni la linion «Grandioze!»:

 dosierujon_provizu "C:\\
 flumf 1 "ekzemplo
 flulinald 1 [Grandioze!]
 fluf 1