A.6 Efektivigu teston per la primitivo se

Kiel en ĉiu programlingvo, LOGO ebligas konstati ĉu donita kondiĉo estas vera aŭ malvera, por ruli la rilatan kodpecon.

La primitivo se ebligas tion.

se testo listo1 listo2



Oni povas ne meti la duan liston de instrukciojn.

Ekzemploj de uzo:

Rimarko: Kiam la rezulto de la unua esprimo estas malvera, la primitivo se serĉas duan liston, tio estas esprimon komenciĝantan per malferma krampo. En kelkaj tre specialaj okazoj, ĝi ne povas plenumi tiun kondiĉon, kaj tiam necesas uzi la primitivon se_sene . Ekzemple:

 # Provizu du listojn al la variabloj a kaj b
 provizu "a [skribu vera]
 provizu "b [skribu malvera]
 
 # unue testu per primitivo "se" --> la duan liston oni ne povas evalui
 se 1=2 :a :b
 Kiel uzi [skribu malvera]?
 
 # due testu per primitivo "se_sene" --> efiko dezirita
 se_sene 1=2 :a :b
 malvera