A.3 Aritmetikaj kaj logikaj operaciojn

sumon x y



Adiciu la du nombrojn x kaj y, poste redonu la rezulton.

Ekzemple: sumon  40 60 redonas 100

subtrahon x y



Redonu la subtrahon x − y.

Ekzemple: subtrahon  100 20 redonas 80

mns, minusigan x



Redonu −x.

Ekzemple: mns  5 redonas -5. Legu la rimarkon post la sekvaj primitivoj.

prod, produton x y



Redonu la produton de x kaj y (x mul y).

div, dividon x y



Redonu la kvocienton de x per y (x div y).

div 15 6 redonas 2.5

kvoc, kvociento x y



Redonu la entjeran kvocienton de x per y

kvoc 15 6 redonas 2

rest, reston x y



Redonas la reston de la divido de x per y.

entjeran x



Redonu la plej proksiman entjeron de la nombro x.

entjeran 6.4 redonas 6

entjeran 6.8 redonas 7

entjeran_parton x



Redonu la plej proksiman entjeron de la nombro x ale al nulo.

entjeran_parton 6.8 redonas 6

potencon x n



Redonu x je la n-a potenco (x pot n).

potencon 3 2 redonas 9

rdk, radikon n



Redonu la kvadratan radikon de n

log x



Redonu la logaritmon de x.

eksp x



Redonu la eksponencialon de x.

log10 x



Redonu la dekuman logaritmon de x.

sinuson, sin x



Redonu la sinuson de la nombro x (x en gradoj).

kosinuson, kos x



Redonu la kosinuos de la nombro x (x en gradoj).

tangenton, tan x



Redonu la tangenton de la nombro x (x en gradoj).

arkokosinuson, akos x



Redonu la malkosinuson, la angulon kies kosinuso valoras x (angulo en gradoj).

arkosinuso, asin x



Redonu la malsinuson, la angulon kies sinuso valoras x (angulo en gradoj).

arkotangenton, atan x



Redonu la maltangenton, la angulon kies tangento estas x (angulo en gradoj).

pi



Redonu la nombron π (3.141592653589793).

hazardon, hzd n



Redonu hazardan entjeron inter 0 kaj n − 1.

absolute, abs x



Redonu l’ absolutan valoron (distancon al nulo) de la nombro donita.

decimalojn_provizu n



Establu la nombron de decimaloj uzataj por la kalkuloj.

Efektive ĝi regulas la precizecon de la kalkuloj. Jen komentarioj:

Tiu primitivo estas tre utila por fari kalkulojn bezonantajn multajn decimalojn. Rigardu l’ ekzemplon pri la nombro π je la p. 85.

decimalojn



Redonu la nombron de decimaloj uzataj por la kalkuloj. Apriore, tiu valoro estas −1. RIMARKO : Atentu la primitivojn bezonantajn du parametrojn!

Ekzemple:

xyp  a b Se b estas negativa
Por ekzemplo, xyp  200 -10

L’ interpretilo LOGO faros l’ operacion 200 − 10. Ĝi do konsideros ke estas nur unu parametro (190) sed necesas al ĝi du, tial erarmesaĝo. Por ne havi tiajn problemojn, uzu la primitivon «mns ». xyp 200 mns 10 tiel, nul problemo plu!

Alia eblo estas uzi krampojn: xyp 200 (-10)

Jen listo de logikaj operatoroj:

b1 b2



Redonu vera se b1b2 estas vera; se ne, redonu malvera.

kaj b1 b2



Redonu vera se b1 kaj b2 estas veraj ambaŭ; se ne, redonu malvera.

ne b



Redonu la neaĵon de la bulea b.