14.1 Formala difino

L-sistemo estas formala gramatiko konsistanta el:

  1. Unu alfabeto V : l’ aro de la variabloj de la L-Sistemo. V ∗ estas la aro de la “vortoj” kiujn oni povas konstrui per la simboloj de V , kaj V + l’ aro de la vortoj enhavantaj almenaŭ unu simbolon.
  2. Unu aro de valoroj konstantaj S. Kelkaj el tiuj simboloj estas komunaj al ĉiuj L-Sistemoj (ĉefe kiam uzi la testudon).
  3. Unu komenca aksiomo ω elektita inter V + , tio estas la komenca stato.
  4. Unu ekzemplo de reguloj, indikata P, pri reproduktado de la simboloj de V .

L-sistemo estas do indikata {V,S,ω,P}.

Konsideru la jenan L-sistemon:

La du reguloj donitaj estas la reguloj de reskribado de la sistemo. Je ĉiu stadio, A estas anstataŭita de la sinsekvo AB, kaj B estas anstataŭita de A. Jen la unuaj iteracioj de tiu sistemo de Lindemayer:

pict

Bone, bone... sed konkrete? Daŭrigu legi!