8.4 Rekursiveco pri vortoj

Priserĉu la liston de primitivoj je p.155 por kompreni la rolon de la primitivoj vort, lastan, kaj senlastan.

Jen rekursiva proceduro kiu ebligas renversi l’ ordon de la literoj de vorto.

 por renversuv :v
 se malplena? :v [sendu "]
 sendu vorton lastan :v renversuv senlastan :v
 fino
 
 skribu renversuv "abcĉde
 edĉcba

Oni diras ke vort’ estas palindromo se oni povas legi ĝin je ambaŭ direktoj (ekzemploj: ama, radar’, onano...).

 # testu ĉu la vorto :v estas palindromo
 por palindromo :m
 se  :m = renversuv :m [sendu vera] [sendu malvera]
 fino

Kaj finfine jen mojosa programeto (dankon Olivier SC):

 por palin :n
 se palindromo :n [skribu :n haltu]
 skribu (list :n "PLUS renversuv :n "EGALAS sumon :n renversuv :n)
 palin :n + renversuv :n
 fino
 
 palin 78
 78 PLUS 87 EGALAS 165
 165 PLUS 561 EGALAS 726
 726 PLUS 627 EGALAS 1353
 1353 PLUS 3531 EGALAS 4884
 4884