5.3 Registri proceduron

Por ne devi retajpi ĉiufoje l’ instrukciojn por desegni kvadraton, trilateron... oni povas difini personajn komandojn nomatajn «proceduroj». Proceduro komenciĝas per la ĉefvorto por kaj finiĝas per la ĉefvorto fino. Oni malfermu la redaktilon kaj tajpu ekzemple

 por kvadrato
 ripetu 4 [an 100 dn 90]
 fino

Poste oni fermu l’ redaktilon registrante l’ modifojn per klaki la butonon testudo. Nun je ĉiu fojo kiam oni tajpas kvadrato, kvadrato aperas sur l’ ekrano!