5.2 Desegni regulan plurlateron

Ĉi tie, ni lernos desegni kvadraton, egallateran trilateron, regulan kvinlateron, ktp.

5.2.1 La kvadrato

pict

Unu reta ĉelo reprezentas 50 testudajn paŝojn. Por desegni la apudan kvadraton, oni do tajpu:

 an 200 dn 90 an 200 dn 90 an 200 dn 90 an 200 dn 90

Oni rimarku ke oni ripetas 4 fojojn la saman instrukcion, do jen sintakso pli rapida:

 ripetu 4 [an 200 dn 90]

5.2.2 La egallatera trilatero

pict

Ĉi tie, ĉelo reprezentas 30 testudpaŝojn. Ni vidos kiel desegni tiun egallateran trilateron kun lateroj de 150 testudpaŝoj. La instrukcio similos ion tian:

 ripetu 3 [an 150 dn ...]

Restas kalkuli la bonan angulon. En egallatera trilatero, l’ anguloj havas ĉiuj 60 gradojn. Ĉar la testudo turniĝas ekster la trilatero, l’ angulo validas 180 − 60 = 120 gradojn. L’ instrukcio estas do:

                                                                                                  
                                                                                                  
 ripetu 3 [an 150 dn 120]

5.2.3 La seslatero

pict

Ĉi tie, ĉelo reprezentas 20 testudpaŝojn.

 ripetu 6 [an 80 dn ...]

Oni rimarku ke dum ĝia moviĝo, la testudo efektivigas kompletan turniĝon (ĝi ekiras adresita al supro, fine ĝi revenas en tiun saman pozicion). Tiu turniĝo je 360 gradoj efektiviĝos post 6 etaĝoj. Tial, je ĉiu fojo, ĝi turniĝas je 360∕6 = 60∘.

L’ instrukcio estu do: ripetu 6 [an 80 dn 60]

5.2.4 Desegni regulan plurlateron ĝenerale

Efektive, ripetante la malgrandan pensadon antaŭan, oni rimarku ke, por desegni plurlateron je n lateroj, l’ angulon oni kalkulu per divido de 360 per n. Por ekzemplo: