Enkonduko

Logo estas programlingvo disvolvata en la jaroj 60 de Seymour Papert. Li apogis sin sur originala teorio pri la lernado, nomata konstruismo, kies koncepton oni povas resumi per la esprimo «lerni-per-fari».

La lingvo LOGO ebligas vaste disvolvi iujn matematikajn kaj logikajn kapablojn; ĝi estas bonega lingvo por ekstudi la programadon kaj lerni la bazojn kiel la buklojn, la provojn, la procedurojn... La uzulo povas movi objekton nomatan «testudo» sur la ekrano per komandoj tiel simplaj kiel antaŭen, malantaŭen, dekstren kaj aliaj. Post ĉiu movo, la testudo lasas ŝpuron malantaŭ si kaj tiel oni povas krei desegnojn. La fakto povi ordoni en lingvo preskaŭ kutima faciligas multe la lernadon. Ankaŭ pli altnivela uzado eblas; oni povas manipuli objektojn tiajn kiel listojn, vortojn aŭ eĉ dosierojn.

LOGO estas lingvo interpretata, tio estas, la komandoj skribitaj de la uzulo estas tuj rulotaj de la komputilo. Oni rimarkas rekte de la rulado de la programo, la erarojn faritajn; tio favoras la lernadon.

XLOGO estas do interpretilo por lingvo LOGO. La adreso de la ĉefa loko de la programo estas:

http://xlogo.tuxfamily.org/

Vi povos deŝuti la programon kaj la dokumentaron. Galerio de kelkaj ekzemploj ebligas pli bone ekkoni la kapablojn de la programo.

XLOGO subtenas nun 10 lingvojn (angla, araba, astura, esperanto, germana, hispana, franca, galega, greka kaj portugala) kaj estas verkita en JAVA. Tiu programlingvo havas la avantaĝon esti plurplatforma, tio estas, ke la programo XLOGO ruliĝos sendepende de la mastruma sistemo instalita. Ĉu vi estas en GNU/Linukso, en Vindozo aŭ eĉ en Makintoŝo, ne estas problemo; la malgranda testudo sin oferas al vi!

XLOGO estas sub permesilo GPL:



Ĝi estas do libera programo; tio garantias al la uzulo:

  1. la liberecon ruli la programon, por ia ajn celo;
  2. la liberecon studi la funkciadon de programo kaj adapti ĝin al siaj bezonoj; tio postulas alireblon al la fontokodojn;
  3. la liberecon disdoni kopiojn;
  4. la liberecon plibonigi la programon kaj publikigi la modifojn por ke la tuta komunumo profitu.

Strukturo de la gvidlibro:



Tiu gvidlibro ebligos vin ekkoni XLOGOn.

Ĉi tiu gvidlibro haveblas en diversaj formatoj: