Apendico C

Ekruli XLOGO disde la reto

Vi havas retpaĝon sur kiu vi parolas pri XLOGO. Eĉ pli bone: vi deziras havigi iujn programojn kiujn vi verkis. Anstataŭ simple distribui la dosierojn .lgo, estus pli agrable por l’ uzulo povi ruli XLOGO enrete por provi rekti tiujn ekzemplojn. Jen la sekvenda proceduro:

La enretan ruleblon de XLOGO certigas la teĥnologio JAVA WEB START. Efektive, sufiĉas meti en vian retpaĝon ligilon al dosiero kun finaĵo .jnlp; tio certigas la ruladon de XLOGO.

Krei dosieron kun ligilo jnlp

Jen ekzemplo de tia dosiero. Tiu dosiero estas efektive tiu uzata en la sekcio «exemples» de la franca retpaĝo. Ĝi ebligas ŝargi la programon grafikantan la ludkubon en la sekcio pri 3D. La grandaj linioj por klarigi aperas poste.

 <?xml version="1.0" encoding="utf-8"?>
 <jnlp spec="1.5+" codebase="http://downloads.tuxfamily.org/xlogo/common/webstart">
 <information>
   <title>XLogo</title>
   <vendor>xlogo.tuxfamily.org</vendor>
   <homepage href="http://xlogo.tuxfamily.org"/>
   <description>Logo Programming Language</description>
   <offline-allowed/>
 </information>
 
 <security>
  <all-permissions/>
 </security>
 
 <resources>
   <j2se version="1.4+"/>
   <jar href="xlogo.jar"/>
 </resources>
 
 <application-desc main-class="Lanceur">
   <argument>-lang</argument>
   <argument>fr</argument>
   <argument>-a</argument>
   <argument>http://xlogo.tuxfamily.org/fr/html/examples-fr/3d/de.lgo</argument>
 </application-desc>
 </jnlp>

Tiu dosiero estas skribita observante la formaton XML. La grava parto estas je la fino, ĉefe tiuj 4 linioj:

                                                                                                  
                                                                                                  
   <argument>-lang</argument>
   <argument>fr</argument>
   <argument>-a</argument>
   <argument>http://xlogo.tuxfamily.org/fr/html/examples-fr/3d/de.lgo</argument>

Ja tie oni indikas la ekrulajn parametrojn.

Lasta konsileto: Se vi deziras ne troŝarĝi la servilon de Tuxfamily, vi povas meti la dosieron xlogo.jar sur vian servilon. Por ligi la dosieron .jnlp al tiu dosiero, sufiĉus ŝanĝi l’ adreson en la dua linio, post codebase=.