Ni realigos malgrandan programon kiu demandas de l’ uzulo ŝlian nomon, baptonomon kaj aĝon. Je l’ fin’ de la demandaro, la programo respondos per memorigilo jene:
Via familinomo estas:........ Via baptonomo estas: ....... Via aĝo estas: ....... Vi estas (mal)plenkreskulo |
POR TIO, NI UZOS LA JENAJN PRIMITIVOJN:
Aperigas dialogfenestron kun titolo kiel la listo argumento (tie, «Kiom estas via aĝo?»). La respondo donita de l’ uzulo estas memorita kiel vorto aŭ listo (se l’ uzul’ tajpas plurajn vortojn) en la variablo :a.
Donas la valoron 30 al la variablo :a
Aldonas valoron en liston. Se tiu valoro estas listo, kunigas la du listojn.
frazon [30 k] "a ---> [30 k a] frazon [1 2 3] 4 ---> [1 2 3 4] frazon [1 2 3] [4 5 6] ---> [1 2 3 4 5 6] |
Jen la kodo:
por demandaro legu [Kiom aĝas vi?] "aĝo legu [Kio estas via familinomo?] "famnomo legu [Kio estas via baptonmo?] "bapnomo skribu frazon [Via familinomo estas: ] :famnom skribu frazon [Via baptonomo: ] :bapnomo skribu frazon [Via aĝo estas: ] :aĝo se aŭ :aĝo>18 :aĝo=18 [skribu [Vi estas plenkreskulo]] [skribu [Vi estas malplenkreskulo]] fino |