Danke al la rekursiveco, tre facilas generi en LOGO objektojn nomatajn en matematiko fraktaloj.
Jen la unuaj stadioj ebligantaj krei la malglatan linion de Van Koch.
En ĉiu stadio:
Rimarkenda: Konsiduru la duan stadion; konstatu ke tiun linion formas kvar motivoj rilataj al l’ antaŭa stadio kaj kies amplekso estas triono. Tiel evidentiĝas la rekursiva naturo de la fraktalo.
Nomu Ln,ℓ la motivon longa je ℓ, grafikita en la stadio n. Por grafiki tiun motivon jen la procedo:
En LOGO, tio fariĝas tutsimple:
# :l longo de la motivo # :p stadio por linio :l :p se :p=0 [an :l] [linio :l/3 :p-1 dn 60 linio :l/3 :p-1 dn 120 linio :l/3 :p-1 dn 60 linio :l/3 :p-1] fino |
Se oni desegnas egallateran trilateron konsistanta el tri tiaj linioj, oni akiras mirindan neĝeron de Van Koch
# :l longo de la latero por neĝero :l :p ripetu 3 [linio :l :p dn 120] fino |
Poste rulu: flocon 200 6