Jen la sintakso de la komando tajpenda por ekruli XLogo:
java -jar xlogo.jar [-a] [-lang eo] [-memory 64][dosiero1.lgo dosiero2.lgo ...] |
Jen detaloj de la diversaj elektebloj:
- Elekteblo -lang: ĝi ebligas indiki homan lingvon por XLogo. Tiu parametro superregas tiun
enhavatan en la persona agorda dosiero nomata .xlogo. La lingvojn oni povas elekti laŭ tiu
tabelo:
Franca | Angla | Hispana | Germana | Araba | Portugala | Esperanto | Galega | Greka |
fr | en | es | de | ar | pt | eo | gl | el |
|
- Elekteblo -a: ĝi ebligas ruli ekde la malfermo de XLogo la ĉefan komandon enhavatan en la dosierojn
ŝargitajn je la starto.
- Elekteblo -memory: ĝi ebligas establi la memoron rezervita por la virtuala maŝino Java.
- dosiero1.lgo, dosiero2.lgo ...: tiuj dosieroj kun finaĵo .lgo estas ŝargataj je la starto de XLogo. Tiuj dosieroj
povas esti lokaj aŭ foraj, tio estas, ilia adreso povas indiki vojon en la loka hierarĥia arbo de dosierujoj aŭ
interretan adreson.
- Elekteblo tcp_port: ĝi ebligas elekti pordan numeron por la reta komunikado. Apriora pordo estas 1948.
Rigardu p. 223.
Jen ekzemploj de komandoj:
- java -jar xlogo.jar -lang es prog.lgo: La dosieroj xlogo.jar kaj prog.lgo estas en la nuna
dosierujo. Tiu komando ekrulas XLOGO agordita en la hispana kaj ŝargas tuj poste la dosieron
prog.lgo (kiu do devas esti redaktita en la hispana...).
- java -jar xlogo.jar -a
-lang en http://xlogo.tuxfamily.org/prog.lgo: Tiu komando rulas XLOGO agordita en la angla
kaj ŝargas la dosieron nomatan http://xlogo.tuxfamily.org/prog.lgo. Por fini, la ĉefa (startiga)
komando difinita en tiu dosiero estas rulota je la starto.